English Deutsch Français Español L'italiano Russian Polski  
Dał mowie polskiej  Pismo ¦więte

Urząd Miejski
ul. Kościuszki 15a
62-100 Wągrowiec
tel: (67) 262-15-22
fax: (67) 262-03-25
Turismo

La plej grandaj turismaj atrakcioj de Vongrovjec kaj la plej belaj en la regiono estas: la komplekso - Aquapark Wągrowiec Familijna wySPA - (Akva parko Vongrovjec la Familia Insulo /hidroterapiejo). La revivigita Urboplaco kun "Dancanta fontano" kaj naturgeografia situo de la urbo.

La Akvoparko de Vongrovjec- la Familia Insulo /hidroterapiejo/ estas la plej moderna objekto en la Grandpolio, distingiganta per tre rica, ripoziga programo.

La Akvoparko de Vongrovjec kiel la akvoripoziga komplekso estas tiel planita por ke tuta familio povu agrable pasigi en gi la tempon. Je la dispono de klientoj de akvoparko estas: ripozigaj sportbasenoj, 80 metra akvodeglitejo, siranta rivero, t.n. "Jacuzzi"(hidromasago), veziketlando, saunoj, kaj SPA /HIDROTERAPIEJO/, ankau la sala groto kun densigilo. En la objekto trovigas: luktejo, beligcentro, salono de masago, frizejo, kafejo kaj porkonferenca mini-centro.

La turistoj povas ankau admiri belege revivigitan en la jaro 2009 la Urbocentron, sur kiu sian iaman rebrilon reakiris brikdomoj. Inter ili precipe atentigas la grandioza fasado de antaumilita hotelo "Metropol". Neripetigantan klimaton de la Urboplaco kreas: dancanta lau muzikaj taktoj la fontano kun lumefektoj (la ununura tia atrakcio en la regiono), gnomono (sunhorlogo), rozo de la ventoj kaj kafejetoj. La prezentadon de la "Dancanta fontano" okazadas ciutage dum la tagmezo kaj post krepusko dum la jarsezonoj ekde printempo gis autuno. En la repertuaro trovigas sume 10 verkoj, kiuj hazarde sangigas dum prezentadoj. Dum vintra sezono la fontanon kovras buntkolora kupolo, kiu kune kun festtage dekoritaj kaj iluminitaj domoj faras carmigan etoson de tiu loko. La Urboplaco estas ankau la loko de pluraj kulturarangoj, kiel la sociaj kaj artaj eventoj.

Kelkdek metrojn de la Urboplaco sur la rivero Wełna (Veuna) situas la interesa, ligna konstruajo, kiu dum vintra sezono transformigas en la unun tiaspecan "glacisolidan fontanon". La aperanta skulptajo el glacio ciutage surprizigas per novaj formoj skulptitaj de la Naturo.

La specifa, turisma atrakcio de Vongrovjec estas ankau gia natur-geografia situo. La tri lagoj: Durowskie (Durovskje), Kobyleckie (Kobileckje), Rgielskie (Rgjelskje) kaj Łęgowskie (Uengovskje) kiuj kreas perfektajn kondicojn por ripozo kaj sportakvaj praktikoj, inkluzive kun kajaka kaj velboata turismo. Troviganta ce norda urbrando de Vongrovjec la arbaro kaj promenadretoj situitaj laulonge de la riveroj: Struga Gołaniecka (Struga Gouanjecka) Nielba (Njelba) kaj Wełna (Veuna) ankau la Durovskje - lago estas satataj de vizitantaj turistoj kaj logantoj de Vongrovjec.

Ce unu de tiuj itineroj trovigas unika hidrografia fenomeno - la krucigo de la riveroj Veuna kaj Njelba (la sola en Europo kaj unu el du similaj en la mondo). La esploroj gviditaj en la jaroj 80. de la pasinta jarcento pruvis, ke la fluantaj akvoj de la ambau riveroj sur la krucigo miksigas nur en 10%.        

La landkonigajn valorojn subtenas konvena turista bazo - la banloko ce Durovskje - lago, en la centro de la urbo kun pruntejo de akvosporta ilaro, ses hoteloj, feriadcentroj, velhavenoj, sportresaniga centro, sportspekta halo kun manpilktludejo, (la urbo posedas teamon MKS  Nielba (URBA SPORT-KLUBO "Njelba" en ekstraklaso) ekipitan per sauno,  en tio unu kun la artefarita herbpavimo, legeratletika sternita per tartanstofo kurdromo kaj tenisejoj. La artefarita herbejo de la sportludejo en Vongrovjec servas al pilkteamoj el la tuta Pollando kiel la trejnkoordiga loko dum la tuta jaro, inkluzive dum la vintra sezono.

miasto@wagrowiec.eu Zgłoś problem techniczny na stronie Kreacja i oprogramowanie: SPG Technologie Informatyczne